Saluton, Marc.

Marc skribis:
> Unue, "neuxro-" kiel scienca prefikso estas apenaux pravigebla en la
> hibridaj (grekaj/esperantaj) kunmetajxoj de tiu tipo: suficxus uzi
> "nervo-". Ni ja ne hezitas diri "nerva sistemo" aux "nervosistemo",
> "nervimpulso", do kial ne "nervotransmisiilo"? Eble iuj fantazias, ke
> "neuxro-" estas pli vasta, ne koncernas nur nervojn, sed ankaux
> "nervosistemo" estas tia.
>
> Due, "transmisiilo" estas maloportuna vorto, sxajna kunmetajxo, kun signifo
> stampita de mehxanika aux medicina sxargo. "Regilo" kaj "perilo",
> proponitaj de Jérôme, tute tauxgus. Mi vidis ankaux "transigilo", kiu
> aspektas al mi perfekta, cxar temas pri substanco, kiu servas pro transigi
> la elektran impulson transsinapse sub hxemia formo (Vikipedio gxin mencias,
> bedauxrinde sub la formo "neuxrotransigilo").
[...]
> Mia nuna prefero estus por "nervotransigilo".

Do la afero estas sufiĉe malfacila. :)
Laŭ Zamenhof, la vortoj kiu estas jam "internaciaj"... estas "preskaŭ" 
Esperantaj vortoj, t.e. ili devas esti nur "esperantigitaj" en la formo kaj la 
sintakso (por krei adjektivojn, verbojn, k.t.p.) por igi ilin tute Esperantaj 
vortoj.
Neurotransmitter... neurotrasmettitore... k.t.p. estas fakte "internacia" 
scienca vorto.
Same, neŭrono, neŭrotomio, neŭropsikiatrio, neŭropatio k.t.p.
Notu ke tiuj vortoj estas fakaj... kaj do ankaŭ en la naciaj lingvoj ili 
strange sonas. :)

Tamen, laŭ mia opinio, vi kaj Renato pravas pri la celo de la Esperanto kiel 
"facila kaj konstruebla" lingvo. Ekzemple, por hordinaraj homoj, "nervomalsano" 
estas pli komprenebla ol "neŭropatio" (ĝenerala difino pri malsano de la nerva 
sistemo... parta aŭ tuta).

Domaĝe,eĉ ek de la printempo de la Esperanto, "nevromalsano" estas pli 
"psikologia aŭ psikiata" malsano ol "neŭropatio" mem. Krome, se ni uzus 
"nervomalsano", ni devus transformi "neŭronon" en "nevronon".

Kiel mi diris... ne estas facila afero.

Nerve via :)

Antonio Codazzi

Rispondere a