Mi ne agitas, ke cxiujn "neuxro-" sxajnkunmetajxojn oni transformu per "nervo-" (certe ne "nevro-", kiu estas la moderngreka variajxo de "neuxro-"!): kiel vi diras, "neuxropatio" estas versxajne utila vorto apud "nervomalsano". Certe "neuxrono" ne povas igxi "nervono" (eble tamen "nervero").
Mi same ne pusxas, ke oni forigu "neuxrotransmisiilo" el REVO, kvankam estas grava kialo por tion fari, sed gxi ja estas ekzistanta vorto. Kore, Marc At 10/11/2008 11:38, you wrote: >Saluton, Marc. > >Marc skribis: > > Unue, "neuxro-" kiel scienca prefikso estas apenaux pravigebla en la > > hibridaj (grekaj/esperantaj) kunmetajxoj de tiu tipo: suficxus uzi > > "nervo-". Ni ja ne hezitas diri "nerva sistemo" aux "nervosistemo", > > "nervimpulso", do kial ne "nervotransmisiilo"? Eble iuj fantazias, ke > > "neuxro-" estas pli vasta, ne koncernas nur nervojn, sed ankaux > > "nervosistemo" estas tia. > > > > Due, "transmisiilo" estas maloportuna vorto, sxajna kunmetajxo, kun signifo > > stampita de mehxanika aux medicina sxargo. "Regilo" kaj "perilo", > > proponitaj de Jérôme, tute tauxgus. Mi vidis ankaux "transigilo", kiu > > aspektas al mi perfekta, cxar temas pri substanco, kiu servas pro transigi > > la elektran impulson transsinapse sub hxemia formo (Vikipedio gxin mencias, > > bedauxrinde sub la formo "neuxrotransigilo"). >[...] > > Mia nuna prefero estus por "nervotransigilo". > >Do la afero estas sufiÄe malfacila. :) >LaÅ Zamenhof, la vortoj kiu estas jam "internaciaj"... estas "preskaÅ" >Esperantaj vortoj, t.e. ili devas esti nur "esperantigitaj" en la formo >kaj la sintakso (por krei adjektivojn, verbojn, k.t.p.) por igi ilin tute >Esperantaj vortoj. >Neurotransmitter... neurotrasmettitore... k.t.p. estas fakte "internacia" >scienca vorto. >Same, neÅrono, neÅrotomio, neÅropsikiatrio, neÅropatio k.t.p. >Notu ke tiuj vortoj estas fakaj... kaj do ankaÅ en la naciaj lingvoj ili >strange sonas. :) > >Tamen, laÅ mia opinio, vi kaj Renato pravas pri la celo de la Esperanto >kiel "facila kaj konstruebla" lingvo. Ekzemple, por hordinaraj homoj, >"nervomalsano" estas pli komprenebla ol "neÅropatio" (Äenerala difino >pri malsano de la nerva sistemo... parta aÅ tuta). > >DomaÄe,eÄ ek de la printempo de la Esperanto, "nevromalsano" estas pli >"psikologia aÅ psikiata" malsano ol "neÅropatio" mem. Krome, se ni uzus >"nervomalsano", ni devus transformi "neÅronon" en "nevronon". > >Kiel mi diris... ne estas facila afero. > >Nerve via :) > >Antonio Codazzi > > >------------------------------------ > >retposhtaj adresoj: > por afishi mesaghon: [email protected] > por aboni: [EMAIL PROTECTED] > por malaboni: [EMAIL PROTECTED] > administranto: [EMAIL PROTECTED] > >URL: > http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links > > >
