Mi deziras reveni al tiu malnova fadeno pro la cxeesto de 
"neuxrotransmisiilo" en artikolo pri "adrenalino". Mi principe konsentas 
kun Jérôme, ke REVO ne estas tauxga loko por eksperimenti per neologismoj, 
sed iusence "neuxrotransmisiilo" ja estas tia neologismo. La fakto, ke gxi 
enestas en la terminaro de Yamazoe donas al gxi rajton aperi en REVO, sed 
eble ni provu enkonduki ion pli tauxgan.

Unue, "neuxro-" kiel scienca prefikso estas apenaux pravigebla en la 
hibridaj (grekaj/esperantaj) kunmetajxoj de tiu tipo: suficxus uzi 
"nervo-". Ni ja ne hezitas diri "nerva sistemo" aux "nervosistemo", 
"nervimpulso", do kial ne "nervotransmisiilo"? Eble iuj fantazias, ke 
"neuxro-" estas pli vasta, ne koncernas nur nervojn, sed ankaux 
"nervosistemo" estas tia.

Due, "transmisiilo" estas maloportuna vorto, sxajna kunmetajxo, kun signifo 
stampita de mehxanika aux medicina sxargo. "Regilo" kaj "perilo", 
proponitaj de Jérôme, tute tauxgus. Mi vidis ankaux "transigilo", kiu 
aspektas al mi perfekta, cxar temas pri substanco, kiu servas pro transigi 
la elektran impulson transsinapse sub hxemia formo (Vikipedio gxin mencias, 
bedauxrinde sub la formo "neuxrotransigilo"). Se ni konsultas aliajn 
lingvojn, ni trovas en la araba "nâqil `aSabî" (transportanto nerva), en la 
hebrea "molihx acabi" (gvidanto nerva), kaj en la sveda "signalsubstans"... 
do la oportunaj modeloj ne mankas. Mia nuna prefero estus por 
"nervotransigilo".

Cxu ni elpasxu?

Kore,

Marc



At 29/11/2006 14:16, you wrote:
>La prestiĝa Angla-Esperanta Medicina Terminaro de Yamazoe Saburoo (UMEA 
>Shinoda-Kurecejo, Kraków 2002) uzas por "neurotransmitter" 
>"neÅ­rotransmisiilo". Ne tro eleganta vorto, sed kaj "neÅ­ro-", kaj 
>"transmisii" estas nemaloftaj vortoj en la medicino.
>
>Jozefo Horvath
>
>-----Original Message-----
>From: [email protected] [mailto:[EMAIL PROTECTED] On Behalf 
>Of jerome_vachey
>Sent: Tuesday, November 28, 2006 11:38 AM
>To: [email protected]
>Subject: [revuloj] neurotransmitter...?
>
>mi suficxe facile trovas ekzemplajn frazojn pri "adrenalino" kaj aliaj 
>substancoj, kiuj peras informojn en la nerva sistemo.  por redakti 
>difinojn mi bezonas tradukon de la anglalingvaj "neurotransmitter", 
>"neuromodulator".  en pivoj mi ne trovas.  en interreto mi trovis po unu 
>ekzemplon de "neuxrotransmisiilo" kaj "neuxrotranssendilo" (iom pezaj), 
>kaj en "enkonduko en la biologion" mi trovis "mediatoro"n (ne travidebla 
>kaj cetere uzata kun jura senco).
>
>mi volonte inventus iajn "neuxroperilo"n, "neuxroregilo"n aux similajn, 
>sed neologismi en difinoj ne estas kutimo de revo.
>
>cxu iu jam vidis firmaj aux auxtoritataj terminoj pri tio?
>
>jxeromo
>
>
>
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
>   por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
>   por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
>   administranto:       [EMAIL PROTECTED]
>
>URL:
>   http://www.egroups.com/group/revuloj
>Yahoo! Groups Links
>
>
>
>retposhtaj adresoj:   por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]   por 
>aboni:           [EMAIL PROTECTED]   por 
>malaboni:        [EMAIL PROTECTED]   administranto: 
>[EMAIL PROTECTED] URL:   http://www.egroups.com/group/revuloj 
>go to:     http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join     (Yahoo! ID 


Rispondere a