>>  mireille.corobu:
>> Saluton,
>> hieraŭ mi bezonis la vorton "montrofenestro" kaj senhezite uzis ĝin sed
>> poste mi rigardis en ReVo kaj trovis nur "montra fenestro".
>> Ĉu ne estas hodiaŭ arĥaike uzi "montra fenestro"?

> Sergio 
> Jes, mi same sentas. Ankaŭ PIV2 rekomendas "montrofenestro"n.

Dankon pro la rapida kaj tute klara respondo.
Mi trovis ĉe "fingro" paĝon en kiu estas kaj "montra fingro" kaj 
"montrofingro". Ĝi helpos al mi aldoni la derivaĵon "montrofenestro" en 
la paĝo de "fenestro".

Ĉu iu ne konsentas? Alidire ĉu mi povas fari la ŝanĝon?
Mi aldonos por ekzemplo:
<fnt><aut>K. Kalocsay</aut>, <vrk>Stre&ccirc;ita kordo</vrk>, 
<lok>&ccirc;apitro: Viza&gcirc;oj kaj pejza&gcirc;oj</lok></fnt>.

Ĉu tiu "maŝina kodaĵo" konvenas? Ĉu estas pli taŭga ekzemplo, iu ne poezia?

Parenteze mi sendas la ŝanĝojn per la sama metodo kiun mi uzis antaŭ 
somero ĉar mi timas fari alimaniere, tiel estas mi timas fari per la 
aŭtomata programo de Wieland.
Mireja

Rispondere a