Kara Mireja, Thursday, November 20, 2008, 10:36:11 AM, mireille.corobu/vi skribis: >> Jes, mi same sentas. Ankaŭ PIV2 rekomendas "montrofenestro"n. mc> Dankon pro la rapida kaj tute klara respondo. mc> Mi trovis ĉe "fingro" paĝon en kiu estas kaj "montra fingro" kaj mc> "montrofingro". Ĝi helpos al mi aldoni la derivaĵon "montrofenestro" en mc> la paĝo de "fenestro".
Se vi pensas, ke la du formoj estas (prekaux) egala, tiam prefere uzu variajxon <var>. Ekzemple vidu en: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/adam.html Se ili ne samas, eble vi volas marki unu kiel EVI aux ARK, tiam faru tiel. mc> Ĉu iu ne konsentas? Alidire ĉu mi povas fari la ŝanĝon? mc> Mi aldonos por ekzemplo: mc> <fnt><aut>K. Kalocsay</aut>, <vrk>Streĉita kordo</vrk>, mc> <lok>ĉapitro: Vizaĝoj kaj pejzaĝoj</lok></fnt>. Mi ne legis, sed cxiam estas bone doni fonton. mc> Ĉu tiu "maŝina kodaĵo" konvenas? Ĉu estas pli taŭga ekzemplo, iu ne poezia? Cxu poezia aux ne, gravas ke estas Esperanto. mc> Parenteze mi sendas la ŝanĝojn per la sama metodo kiun mi uzis antaŭ mc> somero ĉar mi timas fari alimaniere, tiel estas mi timas fari per la mc> aŭtomata programo de Wieland. Mi ne komprenas, kion kaj kial vi timas. Kiam vi fusxetis artikolon antaux nelonge, vi ne uzis la redaktilon, cxu? Se vi ne certas, forprenu la hokon cxe "sendu al ReVo". Tiam nur vi (kaj mi) ricevas kopion. Mi volas faciligi la redaktadon. Do, ecx se vi sukcesas malbone fari, de tio eble mi povas konkludi, kiel plibonigi la redaktilon. Fine. Ne timu, vi ne povas detrui ion. Ni cxiam povas iri al antauxa versio. Kaj la kontroloj de la redaktilo multe helpas tuj kompreni erarojn. -- amike Wieland mailto:[EMAIL PROTECTED] ___________________________________________________________ Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de
