Mireille: > Dankon pro la rapida kaj tute klara respondo. > Mi trovis ĉe "fingro" paĝon en kiu estas kaj "montra fingro" kaj > "montrofingro". Ĝi helpos al mi aldoni la derivaĵon "montrofenestro" en > la paĝo de "fenestro".
Bona modelo, efektive. > Ĉu iu ne konsentas? Alidire ĉu mi povas fari la ŝanĝon? Kompreneble. > Mi aldonos por ekzemplo: [...] > > Ĉu tiu "maŝina kodaĵo" konvenas? Ĉu estas pli taŭga ekzemplo, iu ne poezia? La kodo aspektas gxuste. Pri la tauxgeco de la ekzemplo mi ne povas jugxi (vi gxin ne donas), sed la fonto estas certe tauxga. > Parenteze mi sendas la ŝanĝojn per la sama metodo kiun mi uzis antaŭ > somero ĉar mi timas fari alimaniere, tiel estas mi timas fari per la > aŭtomata programo de Wieland. Faru lauxplacxe, sed mi rekomendas provi ankaux la novan fasadon de Wieland. Gxi ja estas tre facila por uzi. Vi apenaux vidos, ke estas iu programo malantaux gxi. Kore, Marc
