--- On Thu, 11/20/08, Russ Williams wrote:
[...]
> Cxu vere temas pri ia argumento ke malfacilas diri "hxr" kaj "rhx"?
> Mi vidas neniun apartan malfacilon diri "rhx" aux "hxr" kompare kun
> "hx" gxenerale (kaj mia denaska lingvo ne havas "hx" do mi lernis
> diri gxin poste).
La kombino estas malfacila por tiuj, kiuj prononcas r laŭ la Pariza
maniero -- tiu kartava [R] praktike koincidas kun ĥ [x]; kvankam
evidente [R] estas voĉa, kaj [x], senvoĉa. La kombinoj "ĥr" kaj "rĥ"
do por ili estas proksimume tiom malfacilaj kiel [sz] kaj [zs]
(verdire, mi ne trovas tiujn parojn tro malfacilaj -- kvankam ilia
ĝusta prononco jes postulus ion da speciala atento).
Nu, ĉar la francaj esperantistoj estas granda parto de esperantistaro,
mi opinias ke ni povas fari por ili tiun malgrandan koncedon. Tamen
ne tiom, ke ĈIUJ ĥ-oj iĝu k-oj, kiel emas fari PIV2.
--
Sergio