Sergio: > --- On Thu, 11/20/08, Russ Williams wrote: > > [...] > > > Cxu vere temas pri ia argumento ke malfacilas diri "hxr" kaj "rhx"? > > Mi vidas neniun apartan malfacilon diri "rhx" aux "hxr" kompare kun > > "hx" gxenerale (kaj mia denaska lingvo ne havas "hx" do mi lernis > > diri gxin poste). > > La kombino estas malfacila por tiuj, kiuj prononcas r laŭ la Pariza > maniero -- tiu kartava [R] praktike koincidas kun ĥ [x]; kvankam > evidente [R] estas voĉa, kaj [x], senvoĉa. La kombinoj "ĥr" kaj "rĥ" > do por ili estas proksimume tiom malfacilaj kiel [sz] kaj [zs] > (verdire, mi ne trovas tiujn parojn tro malfacilaj -- kvankam ilia > ĝusta prononco jes postulus ion da speciala atento).
Estas fakto, ke la malaperigon de "hx" oni iam pravigis per la malfaciloj de francoj gxin prononci, precipe en tiaj kombinajxoj. Sed ecx tiuj, kiuj ne volas prononci la "r" alie ol kartave, facile elturnigxas per longa "hx" anstataux "rhx" kaj "hxr". Do mi cxiam opiniis tion mito, sed gxi vere ekzistas. Kial tiu mito retrovigxas en la konsilaro de REVO, mi ne memoras. "Sc" estas por franco multe pli ofta kaj problema sonkombino. > Nu, ĉar la francaj esperantistoj estas granda parto de esperantistaro, > mi opinias ke ni povas fari por ili tiun malgrandan koncedon. Estas tre grandanime, sed ni eble demandu la tieajn franclingvanojn, cxu vere ili deziras konservi la regulon. Mi volonte gxin formetus > Tamen > ne tiom, ke ĈIUJ ĥ-oj iĝu k-oj, kiel emas fari PIV2. Certe. Kore, Marc