Russ: > Nu, ĉar la francaj esperantistoj estas granda parto de esperantistaro, mi > opinias ke ni povas fari por ili tiun malgrandan koncedon. Tamen ne tiom, ke > ĈIUJ ĥ-oj iĝu k-oj, kiel emas fari PIV2.
serge: > ... la prononca malfacilaĵo malaperas kun kelkaj ekzercadoj jes. > La francaj esperantistoj ne bezonas escepton. Mi opinias ke la reguleco de la > lingvo pli gravas. fakte la lingvo pro tio neniel senreguligxas. por homo lernanta la lingvon sen etimologia kono de grekajxoj, estas indiferente ke li memorus ecx unuflanke "arhxaika"n kaj aliflanke "katekismo"n. cxiu vorto estas tia, kia gxis estas. cxiuokaze ni registras por cxiu koncerna vorto ambaux formojn se ili ekzistas. la plureco de reguloj (kiun ni strange nomas "malreguleco") trafas nur redaktantojn de revo kiam ili elektas preferindan formon. amike jxeromo