2008/11/20 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>:
> Aliflanke mi malofte renkontis ĝin uzata de slavlingvanoj en la senco de
> oficiala listo de la dungitaro.

En la rusa штат [ŝtat] signifas ĝuste kaj nure tion: personaron,
oficialan liston de dungitaro. Mi emas uzi esperantan vorton "etato"
nur en tiu senco, sed mi ĝis nun kredis al vortaroj, kiuj asertis, ke
ĝi havas ankaŭ pli vastan signifon (tabelo pri elspezoj ktp). Sed
probable la vortaroj eraras, papagante unu la alian. Eble PIV atribuas
la pli vastan sencon de la respektiva franca vorto al la esperanta.

-- 
Yury Finkel

*** A. Grin "Kuranta laŭ ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
*** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html

Rispondere a