Wieland, kia stranga aserto... Ankaux mi, kiel Mireja, neniam legis tiun vorton for de tiu diskuto. Tio pruvas, ke gxi estas malofta, sed cxu evitinda, kasxinda, arhxaika? Mi pensas, ke ne. Cxiu lingvo havas siajn malofetgajn vortojn, sed ne tial ili estas evi, kasx aux arxh.
Nu, mi sentas, ke mi devas averti, ke Esperanto funkcias kaj ke mi ne sentos ian ajn resopiron pro komencontoj, kiuj rezignis pri la lingvo pri tio, ke li-sxi trovis la vorton "etato" aux alian malfacilajxeton - tia homo eblege rezignos lerni ion ajn. Etato estas vorto lernebla, klarigebla ktp. La simileco kun et-at-o ne devu gxeni: alie same gxenus pantero (pan-tero), kukurbo (kuk-urbo) k.a. cxu ne? Brakumon al la sinjoroj kaj kison al la sinjorino (korektante antauxan neuzon de la sufikso ge-, Mireja :-)) Fernando
