2008/11/18 mjb0_wanadoo <[EMAIL PROTECTED]>: > Gxuste tie kusxas la problemo, kaj mi miras legante aferojn de la tipo "la > vorto dribli signifas tion, cxar tion gxi signifas en mia lingvo"!
Nu jes kaj ne - evidente la vorto iel bazigxas en similaj vortoj de aliaj lingvoj, do ne tute sensencas rigardi tiujn nacilingvajn versiojn... kiel nur unu pasxo por havi pli da informo - ne la tuta analizo, kompreneble. Ekzemple, se ne estus eksplicita difino de "polo", sed pro kunteksto ni vidus ke gxi sxajnas kongrui al la angla "Pole" kaj similaj vortoj en aliaj lingvoj, povus utili konsideri tiujn nacilingvajn difinojn por kompreni kion signifu "polo". :) amike russ
