--- On Tue, 12/9/08, jv wrote: [...]
> joop: >> ... Ĝenerala - kaj senJava - solvo por ĉiuj latinidaj lingvoj estus >> unikoda traduko al la sendiakrita versio, ĉiu sendiakrita signo >> ordigata laŭ la unikodn-ro de ebla(j) diakrita(j) aldono(j). Ankoraŭ pli ĝenerala solvo estas simple ordigi laŭ la signonumeroj, sen apartigi la lingvojn latinidajn. Ĉar tio tute malgravas se oni havas komputilan serĉilon, en tia okazo oni tute ne bezonas vidigi la indekson. > certe, pli gxeneralaj reguloj igus la taskon malpli peza, ecx se la > rezulto ne konformus al unuopaj naciaj kutimoj. mi ne certas cxu mi > tute komprenas vian proponon, sed miaopinie oni tamen distingu en > cxiu lingvo kromsignajxojn kun propra rango disde kromsignajxoj sen > propra rango. ekzemple cxehxaj kromsignaj konsonantoj havas propran > lokon en la aboco: > acetal > acyklický > ačkoli Same en la pola: zzuć zżać > dum kromsignaj vokaloj tuj sekvas la senkromsignaj: > akace > akácie > akademická Pole tamen ożywiony ósmy Sed anstataŭe la ĉeĥa havas ch kiel apartan konsonanton: Egypt < echo < ejhle http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/DO.html#DULITERAJxO Ankoraŭ pli komplikite estas en la hungara. > por interpunkciajxoj(spaco ' -...) eble la unikoda rango suficxus. Ankaŭ pri la spaco estas malsame. Anglalingvanoj ĝin ignoras -- ĉar la lingvo estas malpli normigita ol ekz-e la rusa, kaj oni havas intereson trovi built in built-in builtin samloke aŭ apude; dum en la rusa la spaceto estas nepra vortofinilo. -- Sergio
