Kara Bertilo,

en http://www.reta-vortaro.de/revo/inx/lx_sv_a.html la litero ö estas
cxe la fino. Same en http://www.reta-vortaro.de/revo/inx/lx_sv_a2.html
Cxu vi povas kontroli, cxu estas laux svedaj reguloj?

Do temas nur pri la ordigo de la rezuloj de la sercxo, cxu?
Ekzemple se mi sercxas "ora%" mi trovas sub svede:
öra (orelo)
orättvis (maljusta)
orättvisa (maljustaĵo)

Do la ordigo de la rezuloj estas malgxusta, tio estas eraro en la
programo. Tamen eble svedo tamen trovas la vorton, kio li sercxis.

Restas nur la demando, cxu "öra" aperu en la rezuloj.

Aux cxu mi pretervidis problemeton?

Aldona informo: se vi sercxas "ora%" mi (la programo) ne scias en kio
lingvo vi volas sercxi. Ecx se vi estas svedo, vi eble volas sercxi
francan vorton. Tamen dum la instalato de via retumilo, vi elektis
preferatan lingvon. Eble vi ne elektis, vi ankaux povas sxangxi tion.
Pro tio la sercxrezulo cxiam unue montras esperantajn vortojn, poste
en via preferata lingvo kaj poste la aliajn lingvojn alfabete.
Pro tio cxe mi estas eo-de-en-...-sv eble cxe vi estas eo-sv-...-ru

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]


                
___________________________________________________________ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

Rispondere a