--- On Sat, 2/21/09, Wieland Pusch wrote:

[...]

> Cxu ni indiku la aspektan formon en la klarigo? Kaj kiel?  Vi
> demandis pri kohereco, do tiam tio devas esti nacilingva.

Nu, la aspektoj estas eco de diversaj lingvoj, ankaŭ de greka, ĉina
kaj rusa; tial ne estas racia havi malsamajn markojn por ĉiu
aspektohava lingvo.

> Kutime oni uzas mallongigojn. Do eble tiel:
>   <trdgrp lng="bg">
>     <trd>виждам<klr>
> (нсв)</klr></trd>,
>     <trd>гледам<klr>
> (св)</klr></trd>
>   </trdgrp>

Ĉi tie temas ne pri aspekto, sed pri tio, kion ruse ni nomas "limeco"
(предельность: ĉu la ago implicas "limon"; ekz-e "rezulto" estas unu
tia limo), kaj germane, se mi bone memoras, Aktionsart.  En mia
esperantlingva artikolo pri la aspektoj mi nomis tion "apriora
aspekto".  Ekz-e "trovi", "morti", "diri" estas limhavaj verboj; dum
"serĉi", "agonii", "paroli" estas senlimaj (daŭrverboj).

La diferenco inter la indikitaj bulgaraj verboj -- aŭ almenaŭ, inter
la respondaj rusaj "видеть" kaj "глядеть" -- estas la sama, kiel inter
"aŭdi" kaj "aŭskulti", aŭ inter "trovi" kaj "serĉi".  Do, la unua
estas "vidi", dum la dua estas "rigardi".

La okcidentaj lingvoj ofte konfuzas la Aktionsarten: ili distingas
vidi/rigardi, sed malhavas tian diferencon por "flari"; ili distingas
diri/paroli, sed malhavas tian diferencon por "skribi".

Mi ja opinias, ke tiaj diferencoj ofte meritas apartigon en apartajn
snc:

,----
| *flari (tr)
| 
| 1. Senti odorojn per la nazo: flari odoron de tabako, de brulaĵo. 
| 
| 2. Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari:
|    flari florojn, viandon; hundo flaras sur la vojo.
`----

-- 
Sergio






      

Rispondere a