Komentas Sibayama
> Mi aĆdis sed malofte "lum-disko". Estas jena tendenco gxenerala (do ne precipe en Esperanto) por nomi ion novan; oni aldonas novan epiteton (modif-vorton) por elemento relative nova, okulfrapa en tiun ion novan. Ekzemple, son-disko (gramofondisko) populara gxis 1970-aj jaroj estis ofte nomata LP-disko, devenanta de "long playing", t.e. longe-luda, relative longa kompare al la antauxirantaj son-diskoj. Tiu nomo longe restis, cxar ne aperis pli longe luda disko. Teknologio dume naskis "lum-diskon", kiu kapablas enteni bildon en disko, kaj estis tiom granda kiom iama LP-disko (30cm da diametro). Gxi estis nomata tiel, cxar la plej nova, okulfrapa trajto estis uzo de lumo (el lasero) por legi informon cxizitan en la disko. Sed de tiam, teknologio rapide progresis, kaj jam aperis "kompakta disko", kompakta rilate al la supre nomita unua-generacia lum-disko. Ankaux kompakta disko (kaj pli posta DVD) uzas lumon laseran, sed tiam jam "lumo" ne estas nova elemento, do oni forlasis gxin. DVD estas kutime same granda ol la gxistiama kompakta disko, do pli kompakta, sed oni ne nomis gxin "plikompakta disko" aux simile, sed nomis gxin per la okulfrapa trajto, ke en gxi oni enigas bildojn (videon), do la komenca senco estis "digital video disk" (cifereca video-disko). Poste oni scias, ke oni povas enigi ne nur bildojn, sed ankaux purajn ciferojn kaj tekstojn, kiel grandkapabla memorilo. Do estis diskuto renomi gxin "digital versatile disk" (cifereca mult-uza disko) kun la sama siglo DVD. Hodiaux oni konsentis simple nomi gxin DVD, kaj esperantlingva medio sekvas gxin, laux mia kompreno.
