2009/3/26 Vilhelmo Lutermano <[email protected]>:
> - Se ni jam parolas pri bluradia disko kaj HD-DVD, mi pensas ke estus bone
> ankau klarigi pri kio precize temas.
> Mi ja imagas ke bluradia disko estas pli potenca (en kio?) ol DVD-disko, sed
> kiaj radioj estas tiuj bluaj? Kaj en kio konsistas tiu HD-DVD, per kio kaj
> kiel ghi funkcias?
>
> Vilhelmo Lutermano.

Nur evitu la formon Blu-ray-lumdisko, mi petas :)
Efektive temas pri lasero blukolora, kies radio estas pli mallargha ol
de normala, rugha lasero. Tial eblas sur disko gravuri pli multajn
sulkojn. Estas do bluluma disko, kial ne.

Se temas pri dvd-diskoj: la sola oficiala nomo de la formato estas nur
la mallongigo DVD, ne tri plenaj vortoj (cifereca chiel-uza disko au
cifereca film-disko). Por DVD mi shatas tamen la formon
esperantlingvan "lumdiskego" kiu iel montras la grandecon rilate al
normala lumdisko.

Post la bluluma disko certe aperos almenau kelkaj novaj, pli grandaj
formoj de lumaj memorujoj. Mi tamen pensas ke devas post nelonga tempo
alveni ties fino. La estonteco estas fulmomemoro, icoj kiuj kostas
chiam malpli multe kaj estas pli universale uzeblaj. Ne estos do
problemo plu diferencigi diskojn per nomoj respektive al iliaj
grandecoj.

Amike
Przemyslaw Wierzbowski

-- 
Przemysław Wierzbowski
skype: pwierzbowski
LKK de la 94-a UK en Bjalistoko: http://94uk.bialystok.pl
Bjalistoka Esperanto-Societo: http://espero.bialystok.pl

Rispondere a