> - Se ni jam parolas pri bluradia disko kaj HD-DVD, mi pensas ke estus bone
> ankau klarigi pri kio precize temas.
> Mi ja imagas ke bluradia disko estas pli potenca (en kio?) ol DVD-disko, sed
> kiaj radioj estas tiuj bluaj? Kaj en kio konsistas tiu HD-DVD, per kio kaj
> kiel ghi funkcias?

Saluton, Vilhelmo (post ege longa lasta kontakto inter ni, chu ne?)

"Bluradia" rilatas al tio, ke oni uzas bluan laseron por ghin legi kaj
por DVD-disko oni uzas rughan laseron. La blua lasero ebligas
pli precizan  skribadon/legadon de la disko, do tio estas unu el la kialoj
por la pli granda kapablo, sur la sam. Dum normala DVD-disko enhavas
4,70 gigabajtojn,
la bluradia disko povas enhavi chirkau 50 gigabajtojn. Tial la bildo-kvalito,
kiam temas pri filmo, povas esti tre supera, kompare al DVD-disko.
Diversaj kompanioj, chefe Sony kaj Philips, subtenas tiun chi sistemon.

HD-DVD estis sistemo de Toshiba, lau simila tekniko de blua lasero,
sed ghi atingas maksimume 30 gigabajtojn. Vershajne Toshiba mem
jam konsideras sian sistemon venkita.

Amike,
=james=

Rispondere a