Saluton al cxiuj.

Auxskultante Radion Verdan, mi trafis la vorton "sxinobo". Mi sercxi en mia 
vortaro... poste en ReVo... (senrezulte)... kaj fine cxe Vikipedio, kie mi 
trovis la sercxitan vorton. Tamen mi trovis ankaux "ninjxao"-n kaj "ningxo"-n 
(la kapvorto estas "ninjxao" kaj "ningxo" estas ligilo al "ninjxao"). Mi 
legis plue... kaj mi legis la jenajn liniojn:

_______________________
**japana esperantistino skribis:
"Ninĝo estas transskribo ne el Japana lingvo sed el Angla lingvo. Angla j 
estas ekvivalentas esperanta ĝ. Tamen, Japana Hepburna j ekvivalentas 
esperanta ĵ. Mi proponas movi al Ninĵao aŭ Ninĵo. Alie mi preferas Ninĵao ĉar 
en Japana lingvo "Ninĵa" funkcias kiel radiko - Ryoho 01:24, 6. Aŭg 2006 
(UTC)"

** la auxtoro de la unua versio de la kapvorto skribis:
"...Antaŭ kelkaj montaoj, kiam mi serĉis la ĝustan vorton, tio surprizigis 
min. Fine de la serĉo, mi rezignis uzi ion ajn vorto, hahaha!) Nek en ReVo, 
nek en la etimologia vortaro de Cherpillod troveblas "ninĵo", "ninĵao" aŭ 
"ŝinobo"..."
______________


Do... sxajnas al mi unue ke ReVo estas konsultita (kaj kritikita) :) kaj due 
ke ne estas klara la esperantigo de la vorto "ninja".

Kiun vorton ni devas meti en ReVo?
Cxu ninjxao? Cxu ningxo? Cxu ninjxo?

Dankon.

Ningx/jx(a)e via :)

Antonio Codazzi

Rispondere a