> - Se ni jam parolas pri bluradia disko kaj HD-DVD, mi pensas ke estus bone > ankau klarigi pri kio precize temas. > Mi ja imagas ke bluradia disko estas pli potenca (en kio?) ol DVD-disko, sed > kiaj radioj estas tiuj bluaj? Kaj en kio konsistas tiu HD-DVD, per kio kaj > kiel ghi funkcias?
Saluton, Vilhelmo (post ege longa lasta kontakto inter ni, chu ne?) "Bluradia" rilatas al tio, ke oni uzas bluan laseron por ghin legi kaj por DVD-disko oni uzas rughan laseron. La blua lasero ebligas pli precizan skribadon/legadon de la disko, do tio estas unu el la kialoj por la pli granda kapablo, sur la sama areo de disko. Dum normala DVD-disko enhavas 4,70 gigabajtojn, la bluradia disko povas enhavi chirkau 50 gigabajtojn kvankam egala lau grandeco al KD-disko au DVD-disko. I.a. tial la bildo-kvalito, kiam temas pri filmo, povas esti tre supera, kompare al DVD-disko. Diversaj kompanioj, chefe Sony kaj Philips, subtenas tiun chi sistemon. HD-DVD estis sistemo de Toshiba, lau simila tekniko de blua lasero, sed ghi atingas maksimume 30 gigabajtojn. Vershajne Toshiba mem jam konsideras sian sistemon venkita. Amike, =james=
