Mireja:

> > Marc Bavant:
> > Cxu?? Mi kredas koni la francan, sed neniam auxdis tion. La kutima signifo
> > de "gauche" en tiu kampo estas "nerekta" (kiel en "courbe gauche" = nerekta
> > tridimensia kurbo, neinkluzivigebla en ebeno).
>
>Mi ne legis vin kiam mi mem respondis en alia respondo ke en Francio oni
>ne diras "deux droites gauches".

Jes, mia mesagxo longe sxvebis en vakuo, antaux ol aperi en la listo.

>Mi certas ke francaj liceanoj neniam aÅ­dis tiel por "deux droites non
>coplanaires" do por du rektoj ne samebenaj (nesamebenaj?).
>
> >>Kiel oni diras tion en Eo?
>
> > Mi dirus "malsamebenaj", tutsimple.
>
>Mi preferas "du rektoj ne samebenaj" (aŭ nesamebenaj?) ĉar en
>"malsamebenaj" tiuj kiuj legos "malsam-ebenaj" ne legos "mal-samebenaj".

Jes, kaj gxuste tiel mi interpretas tiun vorton: ilin inkluzivas malsamaj 
ebenoj.

>* Oni povas desegni du paralelajn malsamebenajn (legite kiel
>malsam-ebenaj)rektojn:

Vi pravas: samebenaj rektoj povas esti ankaux malsam-ebenaj. Ekzistas unu 
ebeno, kiu inkluzivas ilin ambaux, kaj multaj aliaj ebenoj, kiuj inkluzivas 
nur unu el ili.


>Ekz:
>Ni prenu rektangulan paperfolion kiun ni faldu paralele al la malgrandaj
>lateroj je la mezo. Kaj ni formu el la du akiritaj (samgrandaj)
>rektanguloj angulon ne streĉitan.
>Tiam la du malgrandaj lateroj de la paperfolio estas paralelaj
>malsam-ebenaj.

Jes, malsam-ebenaj kaj ankaux samebenaj, cxar paralelaj.


>* Oni ne povas desegni du rektojn paralelajn nesamebenajn:

Gxuste.

Mi povus harfendi, ke eblus limigi la uzon de "malsam-ebenaj" al objektoj, 
kiuj ne povas esti samtempe konsiderataj samebenaj, sed via termino 
"nesamebena" estas efektive pli facile klarigebla.

>Mi demandas min: ĉu "nesamebenaj" estus pli taŭga ol "ne samebenaj"?

Mi dirus, ke jes, sed tiun heziton oni retrovas por multaj aliaj vortoj, 
kaj ambaux formoj estas uzataj.

Kore,

Marc


Rispondere a