--- On Thu, 3/26/09, Russ Williams wrote:
> 2009/3/26 Grosjean Mireille:
>> saluton!
>> mi havas demandon: en tridimensia spaco: du rektaj linioj povas
>> ekzisti sen tushi unu la alian > kaj sen esti paralelaj. en la
>> franca: deux droites gauches.
Jen amuza kalemburo (du dekstraj maldekstraj).
>> Kiel oni diras tion en Eo?
[...]
> Pli formale, mi dirus ke tiaj neparalelaj linioj ne intersekcas sin
> cxar ili ne estas en la sama ebeno.
Jes, kaj tio ebligas fari terminon:
la du rektoj ne estas samebenaj = ne ekzistas ebeno kunhavanta ilin =
ili estas malkunebenaj = ili estas disebenaj (la aro da ebenoj
entenantaj unu rekton kaj la aro da ebenoj entenantaj la alian rekton
estas disaj, disjoijnt sets).
(dis = malkun).
Alia eblo estus "preteraj rektoj" (unu pasas PRETER la alia). Sed tio
ne estas tute klara rilate la paralelajn rektojn (kvankam tion eblas
precizigi per konvencio).
--
Sergio