Marc Bavant skribis: > Kaj B2 kaj B2/3 sxajnas al mi tre konvenaj. Cetere la du sistemoj > povas kunvivi, cxar kiam la nomoj koincidas, ankaux la signoj > koincidas, do eble ni petu de Wieland, ke li bv enkonduki la entojn > de ambaux. Kompreneble la redaktilo devas fari elekton, ne gravas al > mi kiun.
Kara Marc, Pro ĝiaj pli mallongaj nomoj, mi preferas B2/3 al B2. Mi ne rekomendas subteni pli ol unu formo, ĉar alikaze perdiĝus la unusenceco de la transformado. [Verŝajne estis teknikaj kialoj (manko de tiparo?), kiuj neprigis difini kelkajn grekajn signojn pere de aliaj. Tiajn problemojn ni feliĉe ne havas.] Por plene establigi la unusencecon, mi eĉ rekomendus elimini la tri "nenormajn mallongigojn". Aliflanke, certe temas pri mallongigoj tre konvenaj por arabaj tradukoj, kaj ni jam havis ilin ankaŭ en nia ĝisnuna sistemo. Tial ni prezervu ilin, kondiĉe ke la redaktilo (kaj aliaj programoj) havu la liberecon, malkombini ilin kaj uzi la fundamentajn signojn. Amike, Behnam
