Behnam:

>Marc Bavant skribis:
>
> > Kaj B2 kaj B2/3 sxajnas al mi tre konvenaj. Cetere la du sistemoj
> > povas kunvivi, cxar kiam la nomoj koincidas, ankaux la signoj
> > koincidas, do eble ni petu de Wieland, ke li bv enkonduki la entojn
> > de ambaux. Kompreneble la redaktilo devas fari elekton, ne gravas al
> > mi kiun.
>
>Pro ĝiaj pli mallongaj nomoj, mi preferas B2/3 al B2.

Bone.

>Mi ne rekomendas subteni pli ol unu formo, ĉar alikaze perdiĝus la
>unusenceco de la transformado.

Nu, unusenceco ne sxajnas al mi tute deviga. Se la redaktilo bezonas 
specialan subaron de la entoj por havi veran bijekcion inter la signoj kaj 
la entoj, ni povas uzi por gxi tiun subaron kaj lasi la homan uzanton uzi 
pli vastan sistemon.

>[Verŝajne estis teknikaj kialoj (manko de tiparo?), kiuj neprigis difini
>kelkajn grekajn signojn pere de aliaj. Tiajn problemojn ni feliĉe ne havas.]
>
>Por plene establigi la unusencecon, mi eĉ rekomendus elimini la tri
>"nenormajn mallongigojn". Aliflanke, certe temas pri mallongigoj tre
>konvenaj por arabaj tradukoj, kaj ni jam havis ilin ankaŭ en nia ĝisnuna
>sistemo. Tial ni prezervu ilin, kondiĉe ke la redaktilo (kaj aliaj
>programoj) havu la liberecon, malkombini ilin kaj uzi la fundamentajn
>signojn.

Principe, mi tute konsentas, sed tio ne rilatas nur al niaj entoj. Kiam iu 
redaktanto tajpas "bâ+fatha+alif", estas supozeble, ke la redaktilo ricevos 
tiujn tri signojn. Ni povas lasi gxin libera produkti "a_ba;a_fatha;a_A;" 
aux "a_ba;a_fatha_A;" (cxar la programo facile povus sxangxi "a_fatha;a_A;" 
al "a_fatha_A;").

Mi tamen havas dubon pri tio, kio okazas, kiam iu tapjpas 
"alif+hamza_sure". Ja povas esti, ke Windows mem transformas tion al la 
kombina signo U+0623. Estus bone antauxvidi direktivon por doni al la 
redaktilo, cxu konservi la kombinajn signojn, aux dividi ilin en konsisterojn.

Amike,

Marc


Rispondere a