Mi plusendas al la forumo... ---------- Plusendita mesagho ----------
Betreff: Usono, listo da Datum: Donnerstag, 28. Mai 2009 Von: kirk miller <[email protected]> An: [email protected] Sal! ReVo eraras iom cxe "Usono". La vorton ne kreis Frank Lloyd Wright; la plej frua konata dato en liaj skribajxoj estas 1925. Versxajne anglan vorton * "Usonia"* kreis usonano James D. Law je 1903, el jama vorto *"Usona"*. La deveno de tiu vorto estas necerta; unu jurnalo je 1898 skribis ke gxin elpensis profesoro en St. Louis, Usono; letero al la Nov-Jorka *Times* je 1918 diris ke gxin elpensis Kanadano je 1885. "Usona" 'stas mallongigo de *United States of North America,* kiel diras PIV, sed angle, ne esperante. Vidu cxe Wiktionary por Usona <http://en.wiktionary.org/wiki/Usona>, Usonia, Usonian, ktp. Mi tie kolektis suficxe da citajxoj. ReVo skribas, kiel PV, ke oni diras "listo *da*". Tamen, PIV diras ke estas "listo *de*". Se oni havas liston da/de nomoj, kiu gxustas, PV kaj vi, au PIV? Laux mia penso, oni povus doni al la polico liston *de *la familimembrojn *da *varoj sxtelitaj, sed alioj diras al mi ne, gxi gxuste estus listo *de *varoj. Gxis, Kirk -------------------------------------------------------
