Je 6/3/09, Wolfram: > Mi plusendas al la forumo... > Sal!
> ReVo eraras iom cxe "Usono". La vorton ne kreis Frank Lloyd Wright; > la plej frua konata dato en liaj skribajxoj estas 1925. Versxajne > anglan vorton * "Usonia"* kreis usonano James D. Law je 1903, el > jama vorto *"Usona"*. La deveno de tiu vorto estas necerta; unu > jurnalo je 1898 skribis ke gxin elpensis profesoro en St. Louis, > Usono; letero al la Nov-Jorka *Times* je 1918 diris ke gxin elpensis > Kanadano je 1885. "Usona" 'stas mallongigo de *United States of > North America,* kiel diras PIV, sed angle, ne esperante. La noto laŭas la asertojn de usonanoj. Se intertempe la opinioj de usonanoj ŝanĝiĝis, oni povas korekti; sed tio verdire malmulte gravas por ReVo kaj Esperanto. Mi iom dubas pri via aserto ke "United States of North America" estas nomo kiun uzis la usonanoj en la 19a jc (jes, tia nomo estis uzata ruslingve ĝis la Dua mondmilito -- sed mi neniam vidis ĝin anglalingve). Kaj Vikipedio donas nur fikcian artikolon pri tia nomo: ,---- | The United States of North America (USNA) is a fictitious country in A | Mind Forever Voyaging (AMFV), a science fiction text adventure game by | Infocom set in the year 2031. The USNA is the result of a fictional | union between the United States and Canada. `---- http://en.wikipedia.org/wiki/United_States_of_North_America Eble ni povus diri pli neŭtrale, ke la vorto estas atestita en la usona angla, ekz-e en verkoj de NN (kaj ĉi tie konvenus plej konata nomo). Nin ja malmulte interesas la inventinto, nin interesas la fakto de eksteresperanta ekzisto. > Vidu cxe Wiktionary por Usona <http://en.wiktionary.org/wiki/Usona>, Usonia, > Usonian, ktp. Mi tie kolektis suficxe da citajxoj. > ReVo skribas, kiel PV, ke oni diras "listo *da*". Tamen, PIV diras > ke estas "listo *de*". Se oni havas liston da/de nomoj, kiu gxustas, > PV kaj vi, au PIV? Laux mia penso, oni povus doni al la polico > liston *de *la familimembrojn *da *varoj sxtelitaj, sed alioj diras > al mi ne, gxi gxuste estus listo *de *varoj. Estas almenaŭ du skoloj koncerne la uzon de "da", kaj la interpreto de PIV kaj PAG estas alia ol la Zamenhofa. Mi iom verkis pri tio en http://lingvakritiko.com/2007/02/05/la-artikolo/#Da -- Sergio
