renato: > Se en gramatika priksribo oni diras ke en difinita lingvo eblas forigi > la finaĵon de la substantivoj kaj de la artikolo, tio simple signifas > ke oni rajtas forigi tion
jes. > kaj ne ke oni rajtas forigi ankaŭ la > finaĵojn de la verboj aŭ de la adverboj. ne ke oni rajtas, sed ankaux ne ke oni ne rajtas. paroli pri hundoj ne estas paroli pri katoj. > Se en la araba oni legas ke la artikolo malaperas antaŭ difinitaj > konsonantoj, kiuj en tiu okazo duobliĝas, ĉu tio signifas ke ankau la > prepozicioj malaperas antaŭ tiuj samaj konsonantoj? nek ke, nek malke. pri prepozicioj temu en la koncerna cxapitro kadre de kompleta gramatiko. la 16 fundamentaj "permesoj" (kiel diris william auld citante john francis, se mi gxuste memoras) skizas kelkajn bazajxojn de la lingvo cxirkaux 1907. ili ne ampleksas la tutan gramatikon, des malpli la tutan gramatikon de la lingvo en 2009. kion ili ne diras, tion ili ne diras. mi cxesas cxi tie, cxar la diskuto ne koncernas la laboron pri reta vortaro. jxeromo