2009/8/10 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> Supozeble temas pri termino psiĥanaliza
> http://en.wikipedia.org/wiki/Psychological_repression
>
> La rusa termino estas "elpuŝo" (el la konscio en la subkonscion).

Aha! Do (kiel laiko, ne fakulo pri psikologio), mi pensas pri anglaj
esprimoj kiel:
"subpremi la penson/konstaton de la dangxero" (repress the
thought/awareness of the danger) - "subpremi la dangxeron" mem
konfuzas min sen la klara kunteksto de pensoj, konstatoj, mensoj, aux
simile. Pensigas min eble pri euxfemismo por ia totalisma registara
polica agado kontraux opoziciaj protestoj por subpremi la dangxeron al
publika sekureco, aux iu alia tute nerilata ideo... :)
"elpusxi la dangxeron el la menso" (push the danger out of one's mind)
"nei la dangxeron" (deny the danger) - sed tio ja ambiguas, cxar povas
esti ke oni konscie simple asertas "tiu dangxero ne estas grava"
"ignori la dangxeron" - se tio ankaux ambiguas, cxar povus esti konscia decido.

dangxere,
russ

Rispondere a