Je 8/10/09, Russ: [...]
> "elpusxi la dangxeron el la menso" (push the danger out of one's > mind) "nei la dangxeron" (deny the danger) - sed tio ja ambiguas, > cxar povas esti ke oni konscie simple asertas "tiu dangxero ne estas > grava" "ignori la dangxeron" - se tio ankaux ambiguas, cxar povus > esti konscia decido. Kiom mi komprenas, povas temi pri ia eskapismo, kiu povus esti (duon)konscia. Ekz-e "Mi spektas televidon por ne pensi pri la malbonaĵoj", aŭ "Li multe vojaĝis por forgesi pri sia malfeliĉo" ... Ĉu tio estas konscia? Eble ankaŭ "forpuŝi"; aŭ "forpeli". -- Sergio
