2009/8/4 Vilhelmo Lutermano <[email protected]>: > > > Por la psihhologia nocio, ekz-e "subpremi la dangheron" - en la germana > "verdrängen", en la franca "refouler" - mi apenau trovas taugan ekvivalenton > en E-o. > En iu vortaro (Le Puil, Danvy: Grand Dictionnaire Franc,ais-Espéranto) mi > trovas krome la esprimon "enshovi", kiu shajnas al mi tute bona. > > Enshovi oni povas ion ajn en ion ajn, sed la kuntekstoj kiuj ebligas > miskomprenon estas che "enshovi" multe malpli oftaj ol che la aliaj > proponoj. > > Che tiu okazo mi rimarkis ke "enshovi" tute mankas en ReVo. > Kion vi opinias pri "enshovi" por tiu psihhologia nocio?
Mi tute ne komprenas la francan kaj germanajn klarigojn, kaj havas neniun ideon pri la celita signifo. :( Do "enshovi la dangxeron" ne estas memevidenta por mi. Pusxi dangxeron en kion? Cxu metaforo por ignori dangxeron? Por malpliigi dangxeron per ia helpo aux forpusxo? Por iel kompakti/koncentri kaj tiel pliintensigi/plifortigi dangxeron? Se mi vidus la esprimon "ensxovi la dangxeron" en teksto, mi havus neniun ideon, krom se la kunteksto mem iel sukcese klarigis la sencon, sed la esprimo mem tute ne helpas min. amike, russ
