2009/8/11 Renato Corsetti <[email protected]>:
> Laszlo:
>
> La esprimoj "pruntacxeti" kaj "pruntvendi" estas simpatiaj, trafaj, sed
> auxdinte ilin gxis nun mi ne pensintus pri liza/lizinga negoco :-)
>
> Do, ni uzu ilin kuraĝe. "pruntaĉeti" estas io komprenebla, sed "lizingo"
> ŝajnas vera strangaĵo.

Ankaux restas problemo ke mi (anglalingvano ecx) trovas "lizingo" ne
tre rekonebla, kaj iom sensenca, cxar gxi konservas nek la ortografio
nek la elparolon de la originala fontvorto "leasing" (kiu ja havas
"s"-sonon, ne "z"). Do mi miras, ke la proponita Esperanta versio
estas "lizing" anstataux "lisingo". Cxu multaj aliaj lingvoj, kiuj
rekte prenis la anglan vorton "leasing", efektive diras gxin per
"z"-sono anstataux "s"-sono?

russ
PS: Kaj mi nur mencieti la problemon esperantigi tiajn participojn el
la angla (kun finajxo "-ing"), kiuj aspektas kiel iaj strangaj ingoj
por lizoj, mitoj, marketoj, ktp. :)

PPS: Amuze la angla vorto "leasing" versxajne havas ankaux arhxaikan
signifon "mensogo". :)

Rispondere a