Miroslav:
En la cxehxa ni diras "eskalatoro" aux "movigxantaj sxtupoj", neniam
"rulsxtuparo" , tio por mi tute ne estas normala vorto. Por angloj versxajne
ankaux ne.
Sed temas pri la vorto, kiun mi aŭdas de esperantistoj, kaj kiun mi ofte legas en tekstoj en Esperanto.
Aliflanke ni a nstataux "ekrano" uzas "tolo" (en kinejo) kaj "bildigilo" (cxe monitoro kaj televidilo). Germanoj anstataux televidilo diras "distancvidilo" kaj anstataux
telefono "distancparolilo" . Laux ReVo "monitoro" estas lernanto, varano
aux batalsxipo. Kiel vi nomas tiun aparaton, sur kiu vi nun legas
cxi tiun tekston?
Ekrano.
Kial ReVo registris "barometro" kaj "barografo"
kaj ne elpensis ion same belan kiel "rulsxtuparo" ?
Ne demandu min, sed efektive "barometr-" estas oficiala. Mi preferus diri "(aer-)prem-mezurilo". "Barografo" estas vorto, kiun mi aŭdas la unuan fojon. Ankaŭ por tio oni povus trovi pli simplan vorton. Ĉu "prem-registrilo"?

Kie normala esperantisto povas ekscii, kiun internacian vorton
li rajtas uzi kaj kiun ne kaj se ne, do per kia derivajxo gxin
anstatauxigi?
Parolante kaj legante en Esperanto.
Cxu mi kontrolu cxiun internacian vorton,
kiun mi volas uzi?
Jes, laŭ mi. Ankaŭ ĉar vortoj internaciaj en unu lingvo ne nepre estas internaciaj ĉie. "Batono" diras rusaj esperantistoj por "longa franca pano" pro internacia vorto en la rusa.
Kaj kie, se ne en PIV?
Vi pravas. Ĉar la Akademio de Esperanto neniam plene aperigis sian vortaron, ne estas multaj aliaj lokoj, kie oni povas kontroli. Aliflanke, en la nuna paĝaro de la Akademio, http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?tt=1252445590, vi trovas ĉion, kio estas fundamenta aŭ oficiala: Ekster tio oni moviĝu kun prudento.

Amike

Renato


Rispondere a