Sergio:

>Ne subtaksu la intelekton de la anglalingvanoj. Mi aŭdis kaj vidis
>ilin uzi "rulŝtuparo"n. Ankaŭ en la Reto vi povas tovri tiojn, ekz-e

Jes, se temas pri spertaj esperantistoj. Mi nun pensas pri novuloj
kaj pri miloj da fremdvortoj, kiuj ofte en nacilingvaj vortaroj mankas,
cxar vortaristoj havas limigitan spacon kaj opinias superflue skribi
barometer - barometro, monitor - monitoro, ekvivalent - ekvivalento
ktp. Oni devas konsulti PIV por ekscii, cxu la internacia vorto
ekzistas en Esperanto, sed se ne ekzistas, poste estas malfacile
trovi ekvivalenton, cxar ne estas tie skribite "ne uzu eskalatoro,
uzu rulsxtuparo". Estas tre konfuze, se unu internaciismon
Esperanto akceptas kaj alian ne, sen iu logika sistemo.

Amike

Mirek





__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4408 (20090908) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a