--- On Thu, 9/10/09, Paul Peeraerts wrote:
[...]
> Ankaŭ mi, de 25 jaroj uzanto de komputiloj en Esperanto-medio,
> neniam aŭdis la vorton "monitoro".
Ĝuste pri tio temas. Homoj kiuj okupiĝas pri komputado jam pripensis
kaj lernis la koncernajn vortojn esperantajn. Sed homoj fremdaj al la
komputa mondo, kiuj subite bezonas vorton por io pri kio ili neniam
parolis en Esperanto -- t.e. kiuj bezonas vorton kiun ili ne konas
esperante -- uzas anglalingvan vorton, des pli volonte, ke por ilia
gepatra lingvo ĝi estas "fremda".
--
Sergio