--- On Fri, 9/11/09, mireille.corobu wrote:
> En la puna senco ankaŭ eblas aldoni adjektivon al la vorto
> "sankcio":
> politika sankcio
> jura sankcio
> disciplina sankcio
> mona sankcio
> ekonomia sankcio
> socia sankcio
> administra sankcio
> k.t.p.
> la kuntekstoj helpos la komprenon.
Ne, Mireja, tio ne sufiĉas.
"Socia sankcio" povas signifi akcepton fare de la socio:
"Nur ricevinte la socian sankcion en la formo de referendo, ĉi tiu
politikisto komencis sian malfacilan reformon".
Simile "jura sankcio" povas temi pri konfirmo fare de iu jura
instanco:
"Nur ricevinte la juran sankcion de la Konstitucia kortumo la
prezidento subskribis la leĝon".
"La NATO-decido estis politika sankcio por la agreso kontraŭ
Jugoslavio" (t.e. politika beno).
Simile pri la administra sankcio.
Mi koncedas ke "mona sankcio" aŭ "disciplina sankcio" malpli probablas
en la aproba senco. Kvankam metafore ne maleblus paroli pri "mona
sankcio de mia monujo" -- tiusence, ke ĝia enhavo ebligas koncernan
entreprenon.
--
Sergio