Serĉante pliajn argumentojn en la prisankcia debato, mi trovis la jenan 
interesaĵon en la nederlandlingva norma kaj normiga vortaro Van Dale. Ĝi 
donas kiel unuan signifon de "sanctionneren" _aprobi_, kaj mencias, ke 
loke (ne fake!) la verbo ankaŭ estas uzata kiel sinonimo de _puni_.

La norma nederlanda vorto por nia "sankciumi" do estas simple _puni_. Mi 
nun demandis juriston, kio laŭ li estas la diferenco inter "puni" kaj 
"sankci(um)i" kaj scivole atendas.




Paŭl

-- 

Paul Peeraerts
http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a