Alexander:
> Mi jxus kontrolis en PIV-2005. Fakte tie la klarigo sekvas
> precize la saman logikon kiel mia "natura" ;)
> Unue, aperas la baza enkonduka kondicxo: "Ago de
> auxtoritata instanco, kiu konstatas la konformecon aux
> nekonformecon de ies ago kun difinitaj normoj, k
> konsekvence" (laux la PIV)
> sankcio apartenas al unu el la tri subdifinoj:
> 1. Konfirmo aux aprobo fare de auxtoritata instanco.
> 2. Rimedo, aplikata por devigi homojn obei legxon.
> 3. Rimedo, aplikata laux internacia juro por devigi sxtaton
> submetigxi al decido de internacia organo.

tio pli klaras ol en revo, kie estas du sencoj:
1. oficiala konfirmo fare de supera auxtoritato. [prave sen mencio de "aprobo"]
2. puno aux rekompenco sekvanta ian moralan au socian agon. [do ne nur puno]

mi supozas, ke historie okazis iompostioma sxangxo de la verbaj komplementoj, 
proksimume tiel:

  1. auxtoritato sankcias decidon
     (konfirmas, agnoskas, ne nepre aprobe)

  2. sxtato a sankcias iun agon de sxtato b
    (konstatas, agnoskas kun favora aux malfavora komento)

  3. sxtato a sankcias sxtaton b pro iu agado
    (komentas favore aux malfavore, reagas al la ago de sxtato b)

  4. sxtato a sankcias sxtaton b
    (agas kontraux sxtato b)

  5. sxtato a sankcias iun agon de sxtato b
     (kontrauxagas gxin)

karambolas la interpretoj de 2 kaj 5, kiuj samformas.  nu, tion mi nur imagis, 
sed gxi sxajnas al mi kredebla.

mi proponas, ke konforme al la reguloj de revo ni sxovu la verbon al la unua 
loko (cxar sankcio estas agado) kaj ni apogu la (du? tri?) difinojn per 
ekzemplaj frazoj kun diversaj komplementoj.  ke la radiko restas "sankci/o" pro 
la indikoj de oficialeco miaopinie ne gxenas.

amike

jxeromo


Rispondere a