>Interesas min, kiel oni esprimas la militistan komandon por atenta
>senmova staro.

Tiu komando ne cxiam postulas staron: en iuj cirkonstancoj, kiam starigxo 
ne eblas (ekz-e en veturilo), la alkomanditoj rajtas plu sidi. Pli ol 
atento, grava estas cxefe la senmoveco kaj preteco plenumi sekvan ordonon.

>Ruse: смирно!
>Germane: stillgestanden!
>Angle: Attention!
>France: Garde à vous!
>
>PIV2 ŝajnas sekvi iel modifitan francan modelon (la plej strangan
>el ĉiuj), kaj markas ĝin kiel Zamenhofan (estus interesa kontroli
>tion): "Gardu vin!"

"Gardu vin" estas gxusta traduko de "prenez garde à vous", de kiu devenas 
"garde à vous". Konjekteble, antaux ol signifi "gardu vin", "prenez garde à 
vous" signifis prefere "estu singarda", kaj estas nenio strangega transiri 
de "estu singarda [ordono baldaux sekvos]" al "staru senmove atendante 
venontan ordonon". Eble la komando "singarde!" estus pli tauxga ol 
"atentu!", sed en tiaj aferoj la semantiko ne tro gravas: rolas cxefe la 
vocxtono.

Kore,

Marc


>Krause-1983 tradukas per "senmove!".
>
>Ĉu ekzistas ia fidinda tradicio?  Simile pri la mala komando (ruse
>"вольно" = "libere", angle "at ease").
>
>--
>Sergio
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
>URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>


Rispondere a