Paul:

>pistike65 skribis:
> > --- In revuloj@yahoogroups.com, Paul Peeraerts <paul.peerae...@...> wrote:
> >
> >> Bone. Cxu Mirek aux Istvan sxangxos la difinon en ReVo? Mi havas la
> >> impreson, ke oni multege parolas tie cxi, kaj kiam finfine oni trovas
> >> interkonsenton, nenio okazas. Eble, cxar cxiu partopreninto pensas, ke
> >> la alia ja adaptos la artikolon?
> >
> > Dankon pro la invito, sed mi partoprenas (sporade) nur en la diskutado 
> cxi tie, ne en la redaktado. Mi scias ke estas pli facile kritiki ol 
> fari, sed mi cxiam hezitas aldoni plian eron al la cxiutagaj 999 aferoj 
> nepre farindaj por/pri Esp....
> >
>
>Bone, tion mi komprenas. Sed mi provas iom pragmatisme labori. Estas
>pluraj dekoj, kiuj diskutas tie cxi, sed nur 3-4, kiuj efektive redaktas
>(mi lasas ekster konsidero la dekon da personoj, kiuj aldonas nur aux
>cxefe tradukojn). Do la risko, ke la utila rezulto de plurpersona kaj
>plurtaga diskuto neniam vere eniros la vortaron, estas granda.

Pravege! Tio estas dekomenca malsano de REVO.

>Mi sugestas, ke tiuj, kiuj rimarkas, ke diskuto kondukis al iu
>interkonsento, provu vortumi la interkonsenton kaj signalu tion al la
>kelkaj redaktantoj. Eble la aldono de la vorto "konkludo" aux
>"interkonsento" al la temlinio jam povas esti tia signalo.

Bona ideo.

Kore,

Marc



Rispondere a