Istvan skribis:

> --- In revuloj@yahoogroups.com, Bertilo Wennergren <berti...@...> wrote:
> 
>> Permesu al mi citi el PMEG:
>>
>>    Che vorto kun ia kuniga signifo DIS anstatauigas la kunigan
>>    signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL:
>>
>>      * volvi -> disvolvi = malvolvi
>>
>>      * faldi -> disfaldi = malfaldi
>>
>>      * sigeli -> dissigeli = malsigeli, rompi sigelon
>>
>>    http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/dis.html#i-d77

> dankon pro la tre kleriga mesagxo - sxajne mi vane havas Pomegon ecx papere 
> sur mia bretaro!
> 
> Tamen, la citita parto ne tute konvinkas min. Cxu vere "volvi", "faldi", 
> "sigeli" havas "ian kunigan signifon"?

Kunigan, ferman, kompaktigan... Temas pri diversaj variantoj de kunigo.

> Mi ne sentas tion. Mi kredas ke Vi kreis regulon ne plene funkciantan...

Ne mi ghin kreis. Jam en PIV (antaĆ­-PMEG-a) estas simila prezento.
Kaj, kiel Sergio montris, temas pri modelo kopiita el la Rusa.

> eble pli bonus diri ke cxi tiuj uzoj, efektive ekzistantaj, ekestis pro tio 
> ke "mal" ne suficxe sugestas la deziratan ideon de disigo, malkunigo, 
> malkompaktigo...,

Eble.

> kaj tial la parolantoj preferis ensxovi "dis"?

La Rusa teorio shajnas pli konvinka, tamen.

> Iel ajn, la uzo al mi sxajnas mallogika.
> 
> Cetere, ReVo mem diras ke "disvolvi" signifas alie ol "malvolvi".

Al mi shajnas, ke tie estas du malsamaj vortumoj de ekzakte
la sama ideo (krom la figura signifo de "disvolvi", kompreneble).

> Gxi ja egaligas "disfaldi" kaj "malfaldi".

Chiuokaze mi devas koncedi, ke el chiuj menciitaj DIS-vortoj
de tiu chi speco, nur "disvolvi" estas vere ofta kaj enradikighinta,
kaj ke ghi shajnas uzighi precipege en sia figura senco. Tio estas
tre malforta bazo por paroli pri vera vortfara modelo. MAL estas
pli klara, kaj kredeble oni ne rekomendu novajn DIS-vortojn de
tiu speco.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a