--- In revuloj@yahoogroups.com, Paul Peeraerts <paul.peerae...@...> wrote:
>
> pistike65 skribis:
> > --- In revuloj@yahoogroups.com, Paul Peeraerts <paul.peeraerts@> wrote:
> > 
> >> Bone. Cxu Mirek aux Istvan sxangxos la difinon en ReVo? Mi havas la 
> >> impreson, ke oni multege parolas tie cxi, kaj kiam finfine oni trovas 
> >> interkonsenton, nenio okazas. Eble, cxar cxiu partopreninto pensas, ke 
> >> la alia ja adaptos la artikolon?
> > 
> > Dankon pro la invito, sed mi partoprenas (sporade) nur en la diskutado cxi 
> > tie, ne en la redaktado. Mi scias ke estas pli facile kritiki ol fari, sed 
> > mi cxiam hezitas aldoni plian eron al la cxiutagaj 999 aferoj nepre 
> > farindaj por/pri Esp....
> > 
> 
> Bone, tion mi komprenas. Sed mi provas iom pragmatisme labori. Estas 
> pluraj dekoj, kiuj diskutas tie cxi, sed nur 3-4, kiuj efektive redaktas 
> (mi lasas ekster konsidero la dekon da personoj, kiuj aldonas nur aux 
> cxefe tradukojn). Do la risko, ke la utila rezulto de plurpersona kaj 
> plurtaga diskuto neniam vere eniros la vortaron, estas granda.
> 
> Mi sugestas, ke tiuj, kiuj rimarkas, ke diskuto kondukis al iu 
> interkonsento, provu vortumi la interkonsenton kaj signalu tion al la 
> kelkaj redaktantoj. Eble la aldono de la vorto "konkludo" aux 
> "interkonsento" al la temlinio jam povas esti tia signalo.


Tre bona propono; restas ekscii kiu faros tion :-)

amike
Istvan Ertl

Rispondere a