Hieraux estis registrataj la sxangxoj kiujn mi faris por "krip-", 
"nask-", "akusx-" kaj "graved-".

Kiam mi rigardas al la listo de esperantaj vortoj por "n" situanta 
maldekstre en la enira pagxo de la vortaro, mi trovas "naski", 
"naskigi", "naskigxi", "naskitaro" kaj "naskito" sed ne vidas la nove 
registrata "nasko".

Same mi observas ke en la g-listo ne estas "gravedeco", kiu estis 
registrata sammaniere kiel "nasko".

Male, kvankam sammaniere mi aldonis "akusxo", la vorto "akusxo" estas en 
la a-listo.

Atenteme mi relegis kiojn mi redaktis por la tri vortoj sed vidas neniun 
diferencon inter la ioj. Jen mia demando:

Kial cxeestas "akusxo" en la a-listo kaj ne cxeestas "nasko" en la 
n-listo kaj "gravedeco" en la g-listo?
Mireja

Rispondere a