>> Mireja: >> Kiam mi rigardas al la listo de esperantaj vortoj por "n" situanta >> maldekstre en la enira pagxo de la vortaro, mi trovas "naski", >> "naskigi", "naskigxi", "naskitaro" kaj "naskito" sed ne vidas la nove >> registrata "nasko".
> Paul: > Verŝajne vi devas reŝargi tiun paĝon en via foliumilo, Mireja. En mia > Firefox tio okazas per dekstra alklako kaj tiam per la menuero > "reŝargi kadron". Por ŝpari trafikon, via foliumilo unue rigardas, ĉu > ĝi posedas la paĝon jam en sia memoro, kaj, se jes, ĝi ne prenas ĝin > de la ReVo-servilo, sed el sia propra memoro. Dankon! Via konsilo bone efikis :-) Pri la artikolo "krip-" mi faros la sxangxojn laux via konsilo post la mangxo. Hodiaux mi ege malfruas en mia hejma mastrumado :-/. Kore salutas Mireja
