> Kiam mi rigardas al la listo de esperantaj vortoj por "n" situanta
> maldekstre en la enira pagxo de la vortaro, mi trovas "naski",
> "naskigi", "naskigxi", "naskitaro" kaj "naskito" sed ne vidas la nove
> registrata "nasko".

Verŝajne vi devas reŝargi tiun paĝon en via foliumilo, Mireja. En mia
Firefox tio okazas per dekstra alklako kaj tiam per la menuero
"reŝargi kadron". Por ŝpari trafikon, via foliumilo unue rigardas, ĉu
ĝi posedas la paĝon jam en sia memoro, kaj, se jes, ĝi ne prenas ĝin
de la ReVo-servilo, sed el sia propra memoro.

Cetere, mi skribis al vi, ke la difino de krip- sintakse ne estas en
ordo, sed eble vi ne legis mian mesaĝon. La vorto krip- en ReVo estas
singulara. Do ankaŭ la difino devas rilati al la singulara formo. Do
anstataŭ

 La kristnaskaj kripoj prezentas ...

eblus simple

 kristana prezento de la ...

Kiam vi korektos tion, korektu samtempe la tajperareton: aux -> aŭ


--
Paul Peeraerts
http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a