Istvan:
> --- In [email protected], Sergio Pokrovskij wrote:
> >
> > --- On Fri, 11/6/09, pistike65 wrote:
> > 
> > > Cxu ne estus oportune indiki ke gxia dua senco estas arkaika?
> > 
> > Mi konsentas, ke "elteni" estas preferinda ĉar havas nur la sencon
> > metaforan. Aliflanke, "elporti" estas fundamenta (kun la koncerna
> > signifo) -- kio, cetere, ne estas indikita en ReVo.
> 
> Sed ankaux cxe iuj fundamentajxoj eblas/indas indiki arkaikecon, cxu ne?

Certe eblas (miaopinie marki arhxaikecon ne estas "tusxi"), sed prefere kun 
vortoj vere arhxaikaj, apenaux kompreneblaj nun. Tamen tiu kriterio ne estas 
absoluta. Por bona E-isto, kiu zorge studis la F-on, cxio en gxi estas 
komprenebla. 

Mia cxefa problemo kun via propono por "elporti" estas, ke mi ne trovas la 
"modernan" ekvivalenton "elteni" pli bona, pli rekomendinda. Ja ambaux vortoj 
estas malfacile klarigeblaj (krom per slavlingva influo). La situacio estus iom 
malsama por "elrigardi" kompare kun "aspekti".

Kore,

Marc


Rispondere a