> P.S.: Kiu interesigxas pri kelkaj popularaj miskomprenoj de la "b-lingvuloj" > povas legi tie cxi: > > // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/187558
Dankon pro la ligo. Kroma miskompreno, laux mia (mis?)kompreno, estas la ideo ke ekzistas kontrauxdiro inter elinternemo kaj eleksteremo. Sed se ni kombinas X radikojn en Y da manieroj, laux la internaj vortformadaj manieroj de Esperanto, rezultos XY vortoj; se ni faros la samon kun X+Z radikoj, rezultos (X+Z)Y vortoj. Do, importante/enportante pli da radikoj en Esperanton, ni havos je nia dispono pli da vortoj por priskribi la mondon. Kial tio estus malbona? (Kondicxe ke la senco de la "aldonitaj" vortoj estas klara.) Ni konsideru krome ke "La malsanulejanaro malkontentas pri la nivelo de higieno" estas same bone Esperanta kiel ""La hospitalanaro malkontentas pri la nivelo de higieno". amike Istvan Ertl
