>> Mireille: >> Ĉu laŭ vi la vortoj "numeralo" kaj "numero" estas sinonimoj?
> Renato Corsetti > Oni povas diskuti pri tio. Ankaŭ PIV en siaj difinoj sugestas tion. Bone, ni humure diskutu: En Quimper Becasino estis servistino en butiko kaj okazis ke ŝi devis liveri ĉapelon ĉe klientino. Ŝi parkerigis la adreson de la klientino: numero 6 strato "les maronniers". Ŝi malfruis do kuris de strato al alia por finfine trovi la deziratan. Jen la numero 1, la numero 3, kaj la 5 kaj la 7. Ŝi haltas por repreni la spiron kaj rigardas al la etaĝaj fenestroj: _ Strange kie estas la numero 6? Ĉu mi mismemoras la ĝustan adreson? Kaj ŝi decidas kure reveni al la butiko por demandi la adreson. Ho ve! Kion ŝi faris! De la direktorino falis sur la juna kapo lavango de riproĉoj: _ Stulta knabino! kial mi akceptis vin en mia butiko? Vidu al la horloĝo! La klientino atendas vin de pli ol du horoj, en la strato "les marronniers" numero 6, jes numero 6! Ĉu do vi ne scias ke la strato estas duflanka, ke unuflanke estas ĉiuj neparaj numeroj kaj aliflanke la paraj... tiu strato havas pli ol 30 numeroj. Tuj iru kaj ne revenu kun la ĉapelo! En tiu rakonteto mi imagis la nomon de la strato ĉar mi ne havas ĉemane la libron "Bécassine en apprentissage". En "tiustrato havas pli ol 30 numeroj", la nombro 30 estas numeralo, la numeralo kiu (nome) indikas la kvanton de la numeroj en la koncerna strato. La nombro 6 estas numero kaj ne estas numeralo. Ĝi identigas iun precizan domon kaj ne celas identigi la rangon de la domo en la strato. Mireja
