Mireille: > > Ĉu laŭ vi la vortoj "numeralo" kaj "numero" estas sinonimoj?
Renato: Oni povas diskuti pri tio. Ankaŭ PIV en siaj difinoj sugestas tion. Bernhard; Cxu vi povus klarigi tiun aserton, Renato? ---- Renato: Mia PIV diras: numer-o 1. cifero aŭ numeralo, montranta la vicon de iu objekto inter aliaj. kaj numeral-o Vortospeco, uzata por indiki precizan kvanton aŭ kvantan rilaton. Alivorte "numeralo" estas la gramatika vorto por indiki vortojn, kiuj estas numeroj. ---- Kiun PIV-on Corsetti uzas? PIV 2002 difinas: numeral/o (Z) 1. [GRAM] Vortospeco uzata por indiki precizan kvanton aŭ kvantan rilaton: la bazaj ~oj (unu, du, tri ktp); la ordaj ~oj (unua, dua ktp). 2. ... Ankaux PIV 1970 jam havas la indikon "(Z)", kiun Corsetti prisilentas. Fakte Zamenhof uzas la vorton "numeralo" en sia traduko de la Fundamenta gramatiko al Esperanto, publikigita en Fundamenta Krestomatio 2-a eld. 1904, p. 240 (Regulo 4): "4) La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj — la sufikson “obl”, por la nombronaj — “on”, por la kolektaj — “op”, por la disdividaj — la vorton “po”. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj." // http://tekstaro.com/prenitutantekston.pl?nomo=fundamenta-krestomatio Tulio skribis: "En la pasinta semajno mi aldonis la nomojn de ĉiuj 88 konstelacioj. Nun mi aldonadas ĉiujn numeralojn (bazajn, ordajn, oblajn kaj onajn)." Tute perfekta, klasika, Zamenhofa Esperanto Tulio do skribis. Ne lasu vin trompi de lingvo-reformemuloj per iuj mallertaj miscitoj. Bernhard
