Sergio:
>Je 11/8/09, Marc:
>
>[...]
>
> > Ankaux mi ne konas la tauxgan/tradician E-an esprimon, se gxi
> > ekzistas, sed almenaux la franca liveras kelkajn uzeblajn
> > metaforojn. Anstataux "laisser vieillir" (lasi maljunigxadi) eblas
> > uzi ankaux "vieillir" (maljunigi), sen nepra kromgusto pri falsado,
>
>Por mi "maljunigi" signifus ne "laisser vieillir", sed "faire vieillir",
>kaj tio sugestas ideon de ekstera interveno plirapidiga.
Nu, oni evitas gxin trinki, kaj tio jam estas siaspeca operacio...
>"Lasi
>maljuniÄi" (aÅ "lasi maturiÄi") estas pli bona, sen Äi ne donas utilan
>substantivon (kia povus esti via "aÄo").
Cxu "brando kun 5-jara maljunigxo" aux "maturigxo" ne tauxgus?
> > aux "élever" (eduki). Kaj anstataux maljuneco oni povas paroli pri
> > la agxo de vino aux brando ("un bordeaux de quinze ans d'âge",
> > dekkvinjaragxa bordozvino, "un whisky élevé 5 ans en fût de chêne",
> > viskio tenata dum 5 jaroj en kverka barelo).
>
>La "aÄo" tamen ne estas sufiÄe klara, oni ja haltigas la kalkulon Äe
>la enboteligo (imagu ke iu botelo da vino aÄas 200 jarojn).
Eble dependas de la alkoholajxo, sed en nia lando oni kalkulas la agxon de
vin(botel)o subtrahante la jaron, skribitan sur la botelo, de la kuranta
jaro. Ecx post enboteligo vino dauxre maljunigxas.
> > [Tiu cxi lasta traduko emfazas la problemon, kiel esprimi per unu
> > pasiva participo agon finitan, kiu longe dauxris : la viskio estis
> > tenata..., cxu do eblas mallongigi tion al "tenata"?]
>
>Se vi parolas pri "Äi tiu" botelo da viskio, mi nepre uzus
>perfektivon: la viskion oni "eltenis", "tratenis" la plenan
>tempodaÅron; do, "eltenita", "tratenita" (samkiel "tranoktinta" --
>pasiginta tra la nokto, do plenuminta la tutan vojon tra la nokto).
>
>Sed eblas konsideri la agon kiel nefinitan pro Äia regula ripetado:
>"Äi tie oni tenAS la viskion dum kvin jaroj" -- tio estas priskribo de
>teĥnologio, en kiu oni prezentas la tenadon kiel procezon, do kiel
>agon nefinitan.
>
>Resume, se aktive vi uzus la as-tempon (= neperfektivan aspekton),
>tiam pasive estu -ata: "Tian viskion oni tenas ..." => "estas tenata";
>sed "Äi tiun viskion oni tenis dum 5 jaroj" => estas (aÅ estis) tenita.
>"Äi estis tenata" indikus tempopunkton kiam la tenado ankoraÅ ne
>atingis la preskribitan tempolimon ("Äi estis maljuniÄanta" kun la
>senco de imparfait).
Mi preferas resti cxe la pasiva participo, cxar la INT-participo kondutas
malsimile al la IT-participo, kiam ligita kun kopulo en pasinta tempo. Do,
efektive, se mi povus uzi longan frazon, mi instinkte dirus "tiu brando
estis tenita en barelo dum kvin jaroj", sed sentus bezonon korekti al
"estis tenATa", cxar miaopinie "IT" ne kongruas kun esprimo de dauxro, same
kiel "X-ad-ita" aspektas monstre, kvankam gxuste tion ni volas esprimi: la
ago longe dauxris kaj nun finigxis.
Kaj tiun "estis tenATa" mi ne komprenus kiel imperfekto, sed ja kiel
perfekto ("passé composé") aux aoristo ("passé simple"), kio miaopinie
estas pravigebla, cxar "estis" rajtas havi tiujn tri valorojn. Do "estis"
montrus la perfekt(iv)econ (kiel iu *estas estinta), kaj "tenATa" montrus
la dauxrecon de la ago. Tio ne sekvas la modelon de "kiam via domo estis
konstruata..." (FE), sed de "mi gxis la fino de mia vivo povas fanfaroni,
ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj" (Marta), en kiu la pasiva
formo "mi estis edukata" prefere respondas al la aktiva "oni estas min
edukinta", ol al "oni estis min edukanta" (sk kiam io alia okazis), do al
perfekto, ol al imperfekto de la franca vidpunkto. Mi tamen agnoskas, mi ne
trovis multajn tiajn ekzemplojn.
Kore,
Marc
>--
>Sergio
>
>
>------------------------------------
>
>retposhtaj adresoj:
> por afishi mesaghon: [email protected]
> por aboni: [email protected]
> por malaboni: [email protected]
> administranto: [email protected]
>
>URL:
> http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>