--- On Tue, 11/10/09, Marc Bavant wrote:

[...]

> Cxu "brando kun 5-jara maljunigxo" aux "maturigxo" ne tauxgus?

Nu, tio ŝajnas sufiĉe komprenebla.

[...]

> Mi preferas resti cxe la pasiva participo, cxar la INT-participo
> kondutas malsimile al la IT-participo,

Mi plurfoje vidis ĉi tiun strangan aserton, sed mi ĝin ne komprenas.
Mi vidas nenian aspektan diferencon inter la participoj aktivaj kaj
pasivaj.

> kiam ligita kun kopulo en pasinta tempo. Do, efektive, se mi povus
> uzi longan frazon, mi instinkte dirus "tiu brando estis tenita en
> barelo dum kvin jaroj", sed sentus bezonon korekti al "estis
> tenATa", cxar miaopinie "IT" ne kongruas kun esprimo de dauxro, same
> kiel "X-ad-ita" aspektas monstre, kvankam gxuste tion ni volas
> esprimi: la ago longe dauxris kaj nun finigxis.

> Kaj tiun "estis tenATa" mi ne komprenus kiel imperfekto, sed ja kiel
> perfekto ("passé composé") aux aoristo ("passé simple"), kio
> miaopinie estas pravigebla, cxar "estis" rajtas havi tiujn tri
> valorojn.

Se mi legas, ke la domo "estis konstruata dum 3 jaroj", mi konkludas,
ke oni iom okupiĝis pri la konstruado, sed mi ne scias, ĉu la
konstruado finiĝis; la frazo ŝajnas sugesti, ke probable ne -- alie mi
atendus perfektivon: "la domo estis konstruita en 3 jaroj" (fakte, mi
preferus diri "iĝis konstruita").

> Do "estis" montrus la perfekt(iv)econ (kiel iu *estas
> estinta), kaj "tenATa" montrus la dauxrecon de la ago.

Ĉi tie ni probable neniam komprenus unu la alian, ĉar por mi la du
aspektoj diferencas ne per daŭro, sed per maniero rigardi la agon: ĉu
mi rigardas ĝin kiel unu tempopunkton aŭ kiel procezon.  En fiziko mi
iam povas prezenti Sunon kaj Teron kiel du materiajn punktojn (iliajn
mascentrojn) -- ĉi tio similas la perfektivon; sed se mi priskribas la
turniĝon de Tero ĉirkaŭ ĝia akso, aŭ se mi konsideras la stabilon de
avio en aerfluo, mi devas atenti la volumenojn kaj la tutan geometrion
de tiuj objektoj -- ĉi tio similas neperfektivon.  Ne gravas, kiom
granda (kiom daŭra) estas Tero aŭ Suno kompare kun la modesta avio;
gravas la vidpunkto, la tasko.

> Tio ne sekvas la modelon de "kiam via domo estis konstruata..."
> (FE), sed de "mi gxis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi
> estis edukata kune kun la amataj hundetoj" (Marta), en kiu la pasiva
> formo "mi estis edukata" prefere respondas al la aktiva "oni estas
> min edukinta", ol al "oni estis min edukanta" (sk kiam io alia
> okazis), do al perfekto, ol al imperfekto de la franca vidpunkto. Mi
> tamen agnoskas, mi ne trovis multajn tiajn ekzemplojn.

La pola originalo tamen havas ĉi tie neperfektivon:

chlubić się mogę, iż WYCHODOWAŁAM się razem z pieskami
mi povas fanfaroni, ke mi edukiĝadis kune kun hundetoj

Ruslingve en tia frazo eblas kaj perfektivo, kaj neperfektivo; la
diferenco konsistas en tio, ke perfektivo prezentas la edukiĝadon
resume, kiel unu tuton -- kaj sekve sugestas la ideon ke LA TUTA
edukiĝado okazis kun la hundetoj; dum la neperfektivo indikas tion
kiel iom daŭriĝintan momenton el la pasinteco, t.e. ke iam estis tia
tempopunkto, en kies ĉirkaŭo la koncernulino edukiĝadis kun la
hundetoj (sed eble en aliaj periodoj ŝi edukiĝadis kun gereĝidoj).

-- 
Sergio




      

Rispondere a